Esperanto estas planlingvo kiu naskiĝis en 1887. Ĝia patro estis Ludwik Lejzer Zamenhof, kiu uzis la pseŭdonimon «d-ro Esperanto» kiam li publikigis la unuan libron pri la lingvo. Esperanto iom post iom ankaŭ fariĝis la nomo de la lingvo.

Esperanto 125

En 2012 pasis 125 jaroj
post la lanĉo de Esperanto.

Hodiaŭ Esperanto estas uzata en pli ol 100 landoj, ĉefe kiel komunikilo inter personoj kun malsamaj gepatraj lingvoj, sed lige al tio aperis ankaŭ Esperanta kulturo.

Eksplicita ideologio en 1887 estis ke Esperanto servu komuna dua lingvo, ĉar estas pli juste uzi lingvon kiun neniu posedas pli ol aliulj, kaj per kiu neniu havas avantaĝegojn ĉar ĝi estas ties gepatra lingvo. Tial oni konstruis la lingvon tiel, ke ĝi estu kiel eble plej facile lernebla. Hodiaŭ homoj havas multajn diversajn kialojn por lerni Esperanton, i.a. pro ĝenerala intereso pri lingvoj, aŭ ĉar Esperanto estas amuza kaj nutras la societemon.

Mallonga norveglingva enkonduko en la gramatiko de Esperanto troviĝas tie.

Multaj esperantistoj membras en kluboj kaj societoj, kaj en Universala Esperanto-Asocio. En Norvegio la oficiala punkto de kontakto estas Norvega Esperantista Ligo.

Legu pli pri Esperanto ĉe www.esperanto.no (norveglingve) aŭ ĉe Vikipedio.

Se vi ŝatus lerni Esperanton, ni rekomendas la retkursojn ĉe www.lernu.net.